katedralo de la resurekto de évry

La diocezo

Kreita en 1966 : 198 komunumoj. 55 kilometroj de Nordo al Sudo - 40 kilometroj de Oriento al Okcidento. Trapasita de la rivero Seine nord-oriente, kaj de densa ŝosea kaj fervojaj retoj. 1 300 000 loĝantoj. 110 urbaj komunumoj : 94 % el la loĝantaro. 85 kamparaj komunumoj : 6 % el la loĝantaro, sed la du trionoj de la dioceza surfaco.

700 000 baptitoj, 40 ĝis 50 000 praktikantoj, 5 vikariatoj, 22 parokaj sektoroj, 95 parokoj, 250 preĝejoj. 50 diocezaj pastroj, 34 "pruntedonitaj" de aliaj diocezoj kaj 23 religiuloj, 28 permanentaj diakonoj, 43 kongregacioj de religiulinoj. Multaj respondecaj laikuloj. Monsinjoro Michel Pansard, nia episkopo depost aŭgusto 2017-a.

La katedralo

La katedralo de la Resurekto estis konstruita de 1992 ĝis 1995 de la svisa arkitekto Mario Botta. Ĝi estas dediĉita al Sankta Korbiniano, predikanto de Evangelio en Bavario, naskita apud Évry en 680. Ĝi kostis 13 milionoj da Eŭroj.

Alparolado de Johano Paŭlo la 2-a (22an de aŭgusto 1997)

 

Ĝi havas formon de stumpigita cilindro, 34 metroj alta kun diametro de 38 metroj. La muroj estas kovritaj de 670 000 brikoj formantaj geometriaj desegnoj. La pinto estas kronita de dudek kvar tilioj, simboloj de vivo. La metala sonorilturo alkroĉita al la supro portas kvin sonorilojn. La katedralo estas kunigita kun ensemblo de konstruaĵoj klostroformaj.

La navo estas vertikala cilindro vestita de brikoj kies diametro mezuras 29 metrojn. La planko estas kovrita de nigra granito. La vitrigita spaco inter la tegmento kaj la muroj permesas naturan vertikalan prilumadon.

Funde de la ĥorejo vitralo simbolas arbon. La marmora altaro ripozas sur kolono kiu sin apogas en la kripto. Supre, la Krucifikso estis fabrikita en Tanzanio komence de la 20a jarcento. Ĉe la enirejo de la ĥorejo, la baptujo el marmoro permesas mergan baptadon. Ĝi estas superigita de ligna statuo de la Virgulino 16 jarcenta. Dekstre, la katedro, episkopa seĝo, estas valorigita de aparta dekoraĵo el brikoj. Bronza statuo reprezentas Sanktan Korbiniano. En la deklivo kiu kondukas al la ĥorejo, la Kalvario konstistas el tri ŝtonigitaj lignaj platoj venantaj el Arizono'.

La "Kapelo de Tago" okangula, permesas pli intimajn ceremoniojn.Troviĝanta sub la ĥorejo, la kripto entenas dudek kvar tombejojn destinitaj al la episkopoj de Évry.


Flux RSS