alparolado de johano paŭlo la 2-a

Alparolado eldirita en la Katedralo de Évry la 22an de aŭgusto 1997 (la fragmentoj kursive estis aldonitaj de la Sankta Patro rilate al la oficiala teksto).

Karaj Fratoj en Episkopeco, Karaj Gefratoj,

Je la nomo de via Sinjoro resurektita, mi kore salutas vin. Dankon al la Paŝtisto de ĉi tiu diocezo, kiu akceptas min kun vi, kun vi ĉiuj, en tiu katedralo de la Resurekto, moderna katedralo, facilas tion konstati. Kaj post Dipatrina Preĝejo (Nia Damo) Nia Sinjorino ĉimatene, oni vidas, ke jarcentoj kaj la stiloj sin supermetiĝas. Mi estas feliĉa aparte saluti la reprezentantojn de aliaj kristanaj komunumoj kaj de la aliaj tradicioj, kiuj bonvolis aliĝi al la Katolikoj de Essonne ĉi tiun tagon (dum tiu posttagmezo). Mi estas dankema al la civilaj eminentuloj de la urbo kaj de la departemento pro ilia partopreno en tiu ceremonio.

Gefratoj, vi starigis tiun aŭdacan konstruaĵon; vi realigis admirindan spacon por la liturgia kolektiĝo de la dioceza Eklezio. Mi pri tio dankas al la Sinjoro kaj partoprenas en via dankemo al viaj pastroj, al la arkitekto, al la konstruemuloj kaj la donintoj, kiuj kuniĝis por starigi tian signon ĉe la koro de la Urbo nova de Évry, la domon de Dio kaj domon de homoj. Jen granda agado de espero, atesto pri vivoforto de komunumo, kiu ĝuste volis esprimi sin en la ĉitiutempa lingvaĵo, proksime de la nova jarmilo.

Posteulo de Sankta Petro, mi venas vin konfirmi en la fido, komunie kun la universala Eklezio, kiel evidentigas viaj ligoj kun la Diocezo de Munkeno (München) sub la egido de Sankta Korbiniano. Ĉiu aparta Eklezio prenas sian parton en la misio kiun konfidis Kristo al ĉiuj siaj disĉiploj, ĉiu laŭ sia alvokiĝo kaj sia vivsituacio. Kaj tie mi volus esprimi miajn amikajn kuraĝigojn al la pastroj, diakonoj, monaĥoj kaj monaĥinoj, laikaj responsuloj, kiuj, diversmaniere, agas je dispono de la diocezo.

Vi estos la veraj konstruemuloj de la Eklezio, spirita templo, se vi portas la Bonan Mesaĝon al ĉiuj nacioj, se vi ekdialogas kun viaj gefratoj el diversaj originoj kaj diversaj kulturoj, se vi gastigas la vivvunditojn, malriĉulojn, handikapulojn, malliberulojn. Ĉiuj alvokiĝas esti vivantaj ŝtonoj de la konstruado, kies Kristo estas la angula ŝtono. Kaj tiuj reprezentantoj de diversoj rasoj, oni lin vidas trairante la urbon. Oni vidas afrikanojn, azianojn, iom de ĉiuj kaj de ĉie. Bona akompanado de la Monda Junulara Tago. Tie ili ankaŭ estas el ĉiuj gentoj, ĉiuj nacioj, ĉiuj lingvoj, sed ili parolas la saman lingvon, dank'al Dio.

Karaj Gefratoj, vi vivigos tiun katedralon, same kiel ĉiujn preĝejojn de ĉi tiu diocezo, se vi tie kuniĝas por agnoski precipe la ĉeeston de Kristo resurektita: Li ĉeestas en Eŭkaristio kaj ĉiuj sakramentoj, ĉeestas per sia Parolo, ĉeestas en la kunveniĝata komunumo.

Al Li, la Vivanto, Tiu kiu estas, kiu estis kaj kiu venas, mi konfidas vian diozecan Eklezion. Li donu al vi la forton de la fido kaj la malavarecon de karitato. Li permesu al vi veki infanojn al la fido. Li instigu inter vi la alvokiĝojn al servada sacerdoteco kaj al la konsekrita vivo, nemalhaveblaj al la vivo de la komunumo. Kaj mi devas diri, ke mi por tio preĝas ĉiumatene por la alvokiĝoj.

Por ĉiu el la fideluloj de la diocezo, por ĉiuj loĝantoj en Essonne, por la estonteco de ĉi tiu diocezo, mi alvocas la patrinan propetadon de la Sankta Virgulino kaj de la sanktuloj de via lando, sanktuloj, kiuj multinumbras.

Estu laŭdata Jesuo Kristo! Ekde hodiaŭ, ni havas novan beatulon: Fréderic Ozanam.

Tradukado : Michèle Abada-Simon


Flux RSS